mercredi 11 février 2015

SOCIAJ RETOJ

SOCIAJ RETOJ
----- Originala Mesaĝo -----
INVITO al KUNIĜI al SOCIA RETO
Bonan tagon Philippe,
Mi invitas cin al veni kuniĝi je alloga grupo ĉe Flickr ! La nomo de la grupo estas Nous sommes CHARLIE (Ni estas CHARLIE)
Ci vidos, estas tre interese !
Se vi deziras kuniĝi je la grupo, alklaku sur la sekvantan ligilon (aŭ kopiu kaj gluu ĝin en vian Web-navigilon).
Vi poste povos malkovri ĉi tiun grupon !
https://www.flickr.com/groups/2759946@N23/

Ĝis baldaŭ en la grupo !
Jean-Pierre
PS : Se vi ne estas interesata, simple ignoru ĉi-tiun mesaĝon kaj Flickr ne plu petados vin.
----- Re-Mesaĝo -----
La 09an/02/2015 19:48, Philippe respondis :
Bonan tagon Jean Pierre,

Mi uzas neniun socian reton. Tio tute ne allogas min sed mi eble eraras.
Mi havas amikojn kiu estis seniluziitoj kaj viktimoj, ĉefe ĉe Facebook.
Oni singardu pri la disdonado de la personaj informoj kiuj riskas esti ekspluatataj malbonintence kotraŭ si.
Mi malŝparas jam potage 2 ĝis 3 horojn antaŭ mia komputilo kaj smart-telefono…kaj se mi aldonas ion mi pasos mian tempon en konektado.
Mia edzino jam al mi riproĉas esti ĉiam ĉe mia komputilo…Do…
Sed nur la stultuloj neniam ŝanĝas sian opinion.
Necesas moin konvinki kaj tiam mi pretas al…
Sed necesus min patroni por ne riski erari.
Amike

Philippe
-----Re- Re- Mesaĝo -----
La 10an/02/2015 08:35, Jean-Pierre skribis :

Bonan tagon Philippe,
Ne uzi socian reton estas opinia elekto.
Elekto estas respektenda.
Veras ke ĉio kion oni faras sur Internet povas esti uzata kontraŭ si.
Cetere ĉio kion oni faras ĉie …eĉ tio kion oni desegnas…
Estas risko kiun oni prenas sur sin.
Tion dirinta,
meti sian privatan vivon sur Internet-n prezentas nenian intereson.
Jen kiu estas precize tre danĝera.
Je kion faras la plej multaj Web-uzantoj kun ega naiveco.
Alia rimarko :
Kolektadi sensate « facebook-ajn » amikojn estas evidente stulta.

Kio estas la intereso de socia reto ?
Kio ĝi estas ?
Al kio ĝi utilas ?
Kiom ĝi kostas ?

Je la eko, mi ne tro sciis… ???
…Sed ci konas min, mi ŝatas la eksperimentadon.

Tiam mi provadis :
  1. http://www.deezer.com/
    Jen la listo de tio kion mi kutimas uzi.
Kion mi malkovris ?
  1. Ĉiuj funkcias laŭ la samaj principoj de la informadikaj retoj.
  2. Ĉiuj estas malsamaj en la detaloj de siaj interfacoj kaj de siaj servoj.
  3. Ili donacas nekredeblajn eblecojn de interagoj kaj plue oni povas interligi ilin inter ili.
  4. La tutaĵo povas aspekti labirinta je la unua rigardo.
  5. En la labirintego, ĉiu povas organizi siajn proprajn labirintojn.
  6. Konante la riskojn ligitaj kun ĉiu komunumo, nepras antaŭeniri prudente same kiel en ĝangalo.
  7. Komencante en la uzo de socia reto en plean sekuro, sufiĉas komenci kaŝe.
  8. Limigante la disdonajn rajtojn de siajn informojn, oni povas ilin rezervi nur al si mem.
  9. Ek de Web-ejo nur privata oni povas plilarĝigi prudente ĝin al interago kun certaj amikoj.
  10. Per la uzado oni malkovras la donacatajn eblecojn.
  11. Socia reto estas kolosa ilo de dispartigo kaj de interkomonikado…
La risko :
La risko en la uzado de socia reto ne estas pli granda ol en la uzado de la elektrona mesaĝado.
Ni ne forgesu ke la mesaĝado ( sen kriptumado, kiu estas uzebla sed ne tre simpla … ) estas same kiel poŝtkarto sen koverto : La tuta mondo povas legi niajn mesaĝojn…
La intereso de la Internet-umado estas komprenebla nur prudente provante la ilon. Oni ne povas reale havi personan opinion fidante nur al aliaj informrimedoj kiuj disdonas malfavorajn antaŭjuĝojn dum ili tamen ege plukas en la senpaga kaj donema amaso de la informoj cirkulanta sur la retoj
La provado estas senpago kaj povas resti senpaga, eĉ se kromaj pagaj servoj estas aldoneblaj se oni tion deziras.
Por provi per kio komenci ?
Al komencanto mi konsilus en ĉi tiu ordo :
  1. https://twitter.com/
Antaŭ ĉio, nepras viziti la ekzistantajn spacojn kaj vidi tion kion oni faras,
en tiu irado la risko nulas.
Nu bone !
Respondinte al cia demando mi ekkonscias ke mi ĵus kreis veran instruilon.
Ha ! Mi forgesis :
La tempo pasota
Socia reto ne estas pli temporaba ol alia informadika aktivado.
Kiam oni serĉas informon, ĝi permesas gajni en « produkteco ».
Do oni povas aserti ke por la sama celo obteni kaj dispartigi informojn socia reto permesas gajni multe da tempo. Ekzemple por dispartigi informacion kun tuta grupo de rilatoj sufiĉas unu alklakado.
Ĝi estas multe pli rapida ol la elektrona mesaĝado.

Ekzemplo :
Ĉi tiu artikolo kiun mi ĵus skribis, mi tuj povas ĝin dispartigi sur mia blogo :
http://esperantumado.blogspot.fr/
Se denove oni mi ricevas la saman demandon mi povas resendi mian demandinton al ĉi tiu ligilo.

Amike de
Jean-Pierre
PS: Se ci havas novajn demandojn, ne hezitu, mi provos respondi.

1 commentaire:

frali a dit…

Daŭre gapi vi ne devas en maklerejo.de. Sufiĉas aboni novaĵojn, kiuj venas ne ĉiutage. Se vi varbas por la maklerejo.de entute, kreskas la ŝancoj, ke homoj vizitas viajn anoncetojn: maklerejo.de/?Esperantismo___Mi_%C5%9Datus_diskuti_kun_vi_pri_diversaj_temoj ☼ maklerejo.de/?Ligiloj___Bildstrioj___Kuniks_la_kuniklo ☼ maklerejo.de/?Ligiloj___Personaj_retejoj___Jean_Pierre_Cavelan ☼ maklerejo.de/?Lingvistiko___RALFo.