mardi 10 mars 2015

MESAĜO EN BOTELO

MESAĜO EN BOTELO
La botelo flosas sur la oceano Web el mia insulo Kabeintujo

Estimata Leganto,
Antaŭ ĉio, sciu ke via kulturo kaj viaj kredoj estas respektindaj same kiel la miaj se ili entenas la necesan reciprokan toleremon.

— Kial mi uzas la lingvon Esperanto ?
— La lingvo Esperanto utilas por komuniki en la respekto de ĉiu, kun deziro de interkonatiĝo kaj interkompreno inter anoj de la homaro.
La vorto « komuniki » estas substrekita por bone distingi ĝin disde « sin esprimi ».
Sin esprimi necesas sed ne sufiĉas ĉar, por komuniki oni ankaŭ devas « auskulti » tion kion diras la aliaj.

— Kiu estas mia filozofio ?
— Pardonu al mi la ripetadon de la pronomo « Mi » sed ĝi tie necesas por malkaŝi al vi ke :
  • Mi estas verŝajne denaske, eble « genetike », skeptikulo.
  • De tiu elirpunkto deduktiĝas logike ke mi havas nek religion, nek ideologion.
Mi kredas nek al transcendeco nek al alia nekontrolebla fakto.
Mi kredas nur ke mia mensa libereco estas mia ĉefa riĉeco.

Kredante nek al dioj, nek al diabloj, nek al animo, nek al eterna vivo, nek al postmorta rekompenso au puno, mi preferas resti en la dubo ol nepre bezoni nekontroleblan respondon al ĉia ajn demando. Mi vivas sufiĉe pace kun mi mem kaj kun miaj proksimuloj. Mi pensas ke aliesa opinio estas respektinda se ĝi ne estas maltolerema. Mi pensas ankaŭ ke malraciemuloj, mistifikantoj, kredemuloj, dikredantoj, utopiistoj kaj eĉ fanatikuloj ne estas malpli homecaj ol mi eĉ se, kelkaj inter ili povas iĝi ege danĝeraj.

Nun vi scias sufiĉe pri mi kaj miaj ideoj por reagi, se vi tion deziras, al ĉi tiu mesaĝo.
Eble vi bezonas pridemandojn por esprimi vin… ?

Kiu vi estas ?
Kiuj estas viaj priokupadoj ?
Kion vi pensas ?
Kion KTP…?

Eble vi estas scivolema kaj volas scii pli pri temo kiu aparte plaĉas al vi…?
Skribu viajn proprajn demandojn…
Skribu eĉ por diri ke ĉi tiu « Mesaĝo en botelo » estas neutila stultaĵo.
Sed por reagi necesas havi la deziron tion fari… ?
Skribu ion ajn se nur vi sentas ian deziron…


2 commentaires:

Unknown a dit…

Interese!
Mankas tempo por komenti...cxar mi malkabeas...kaj laboras por pretigi revuon Le Monde de l'Espéranto, kaj por helpi en la organizo de la UK en Lillo.
amike salutas,
Claude

Yanpetro Kavlan a dit…

Merci Claude ! Bonan kuraĝon en via agado kaj mi esperas ke la UK de Lille sukcesos. Tre amike Yanpetro