lundi 24 août 2015

Aganta Ateisto

Estimata Korespondanto,
Kontaktante min per Facebook vi bone faris.

De pluraj jaroj mi bedaŭras ke la esperantistoj ne sufiĉe inteligente uzas Web-on 

(WWW aû TTT = Tut-Tera-Ternesto ].
De 2 jaroj ŝajnas tamen ke pli kaj pli da esperantistoj sin konektas al la sociaj retoj : Ipernity, Google+, Facebook, Flickr, Pinterest,ktp…
Sed se oni
atente rigardas la kvaliton de la interŝanĝoj oni devas akcepti la fakton ke ĝi ne superas la kvaliton de la aliaj lingvaj komunumoj.
La plej ofte la mesaĝado sur la
interfacoj de la socialaj retoj, t.e. sur le ekranoj de la navigiloj, montras personan kulton al si mem.
Kelkaj
bigote propagandas favore al siaj malraciaj kredoj.

Tamen mi persistas pensi ke la esperantista komunumo povus multe pli bone uzi TTT-on.
Kial ?

Tute simple ĉar ĝi posedas la IL-on (Internacian Lingvon).
Ne plu necesas blufi al si mem daŭre kreante vakuajn konkojn kiuj povas impreson doni al la varbotuloj sed kiuj estas tre eliluziigantaj por la provantoj.
Al kio utilas ĉiujn tiujn pseŭdaj asocioj en kiuj lokiĝas nur prezidanto, sekretarianto, kasisto,
kiam ne malofte, la sama persono ne koncentrigas ĉiujn la administrajn titolojn ?

Per TTT oni povas mensogi nek al la aliaj, nek al si mem, ĉar la rezulto de siaj agoj montriĝas sur ĉies ekranoj.
La spuroj de niaj faroj estas troveblaj de ĉiuj ĉar sur la monda reto ĉio restas memorigita.


Do, sen aniĝi al iu ajn oficiala organizo mi restas ĉiam malfermita al ĉiu persona kontakto per la lingvo Esperanto.
Estante skeptikulo mi rigardas la lingvon ILo (Internacia Lingvo) kiel ilon de la komunikado kiu same kiel ĉiu ilo povas utili nur se oni inteligente uzas ĝin.

https://www.facebook.com/pages/Movado-Sen-Dioj/
https://www.facebook.com/pages/Ateista-Tutmonda-Esperanto-Organizo/
http://www.satesperanto.org/-Liberpensula-Frakcio-.html
https://www.facebook.com/pages/Aganta-Ateisto/
http://ateisto.org/

Elkoran saluton de
--
Jean-Pierre Cavelan
[alias : YANPETRO KAVLAN]
http://esperantumado.blogspot.fr/

PS:
Relegante mian ĉi-supran mesaĝon mi pensas ke ĝi povas fariĝi dispartigebla artikoleto…

Aucun commentaire: