IMAGO | ||
i-mag'
| MAGO |
Mag-i'
|
Imagi:
Krei al si bildon en sia spirito. |
Mago: pastro de
la zoroastra religio aŭ parsismo. |
Magio:
arto pretendanta fari miraklojn per misteraj, supernaturaj procedoj. |
Iam, evoluiĝinte, la homa imago kapablis konsciigi al la homo pri lia mortonteco. |
Mago manipulas magian spegulon
por administri la homan imagon. La imago de religiano restas enkarcerigita en sia religia ŝelo. Kiam ĝi sopiras al libero menso sin malliberigas. |
Tiam, por solvi la konflikton
inter sia vivinstinkto kaj sia respegula pripenso la homo uzis sian imagon por krei magion. |
Libera imago moviĝas pli rapide ol la lumo. Ĝi transiras la spacon. Ĝi transiras la tempon. Ĝi povas eternigi unu sekundon Ĝi preterpasas la mondoyn. Ĝi vizitas universon. Povas krei aliajn universojn. Neniu finfina barilo povas haltigi la imagon. La limo de la imago estas nur ke ĝi ne povas starigi barilon antaŭ si. Nur ĝia posedanto povas enkarcerigi ĝin en malracian ideologion. |
La mago asertas:
La homo ne mortas dank'al sia nemortonta animo. Kio pruvas ke animo ekzistas ekster la homa imago ? NENIO ! Sufiĉas kredi ... | Mensoj sin enkaĝigas. Rigliloj sin blokas. Ĉenoy ekknaradas. Sufiĉas obeeme kredi uzante ŝlosajn vortojn... *** Ekzemple: 1° Kiu kreis ĉion ? Respondo: "Dio !" 2° Kial ? Respondo: "Mistero !" ("Ĵokeron !") *** RIMARKO: Se la scienco ne povas respondi al ajna demando, malraciaj kredaroj kapablas nur iluzii bonvolajn kredantojn... |
|
Le tabelo ĉi-supra inspiris al mi la pentraĵon ĉi-suban :
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire