vendredi 22 janvier 2016

ZETETIKO


Difino de la vorto ZETETIKO : en la greka lingvo   el  , signifante serĉi.
En filozofio oni uzas la vorton zetetiko por paroli pri metodo uzata en la serĉado de vero aŭ en solvo de problemo. Oni parolas pri zetetika procedo aŭ zetetika metodo.
Historie oni donis la nomon zetetikisto al disĉiplo de Pyrrhon (serĉisto).
Kiel scienca metodologio, la zetetiko povas aplikiĝi en ĉiuj kampoj de la kono kaj de socia vivo.
La homo ne kredas, aŭ male, kredas, sen postulado de pruvoj, ĉar resti en la dubo estas malagrabla.
Sen posedi analizilon fronte al laŭŝajna fenomeno stranga, la pigreco kondukas al rezigni  pri necesa dubado je la komenco de ekzamenado...
Ni rimarku ke sen zorgi pri la vereco de la faktoj, oni rapide perdas moralajn orientilojn.
Kiel moralo povus trovi fundamenton sur manko de distingado inter la vero kaj la falso,  la revo kaj la realo ?
Kredi reala nur tion kion kontroleblas la racio kaj konservi hipoteza aŭ ĥimera tion kio restas nepruvita, neniel estas malkomforta.
La racio kondukas al akcepti ke la ŝarĝo de la pruvo apartenas al ĉi tiu kiu promocias nepruvitaĵon.
La dubo metoda, racia, kritika, utilas en la serĉado de la vero.
La zetetiko obtenas spektaklajn rezultojn  en la ekzamenado de tio kion oni nomas  "paranormaj fenomenoj".
Uzi la ilojn donacataj de la scienco, por malmunti mekanismojn de la laŭmodaj mistifikadoj, permesas sin liberigi de ĉi tiuj kaĝoj de la imago, de ĉi tiuj kaptiloj de la racio kiuj estas nur antaŭĉambroj de integristaj sektoj, de ideologiaj fanatikismoj kaj de ĉi tiuj mallarĝaj ŝovinismoj kiuj ne ĉesas renaskiĝi el siaj propraj hororaj kampoj arogante sin honoraj.

Aucun commentaire: