dimanche 14 février 2016

Kajako ĉas-ŝipeto

La kajako senbrue glitas sur la maro per lerta kaj fleksebla propulsado de la pagajo.
La kajako estas la plej malgranda ŝipo uzata de la prahistorio por ĉasi.
Ĝi estis kreita de la inuitoj, popoloj kiuj vivas en la plej nordaj partoj de la tero.
Ĉi tiu artikolo provas montri per bildoj kaj detala priskribado ĝis kiel grade ĝi estas genia.

Kajako prezentata de la jaro 1910a,
en la Musée Océanographique de Monaco
La antaŭa pinto de la kajako kun la ekrano
kiu kaŝas la kajakiston je la okuloj de la predo.

Por komenci mi ekiras el la kutima funkcio de la kajako :

  1. Permesi al la kajakisto alproksimiĝi kaŝe kaj senbrue ĉe sia predo.
  2. Harpunado de la predo en la movo.
  3. Kaptado de la mortigita predo.

Ek de la momento kiam oni komprenas la ĉasagon oni povas komenci la malkovron de la eksterordinaraj kvalitoj de la genia ŝipeto kaj kiel sen najlo, nek ŝraûbo, nek nito, nek metalo, ĝi povas esti konstruata. Sed antaŭ ekzameni la kajakon ni rigardu la harpunon…
Harponpinto kun la ligilo al la flosilo.
Fotografio Yanpetro Kavlan en la muzeo Branly (Parizo-FRA)


La harpuno, ĉasilo de la kajakisto koncentras la inĝeniecon de inuitoj.
Por kompreni la tutan inĝeniecon de la inuita harpuno necesas ekzameni ĝin en la detalo de ĝia manfabrikado. Ĝi ne estas simpla sago kun pinto kaj stango sed kompleksa, fortika kaj efikega armilo.
Kiel la kajakisto uzis ĝin ? 
La ĉasisto devis alprokimiĝi ĉe la predo je distanco malpli ol 10 metroj.
Li celis la predon unue per la orientigo de sia kajako kaj en la movo li konservis sian pagajon en unu mano (la maldektra por la dekstrulo) kaj prenis sian harpunon per sia alia mano (la dekstra por la dekstrulo).
Antaŭ la propulsado
La harpunanto tenis la propulsilon en sia gantumita mano, ekvilibrante sin per sia pagajo li celis la predon en sia movo ĉar la movo de la kajako aldoniĝis kun rapideco de la harpuno. La uzado de la propulsilo multobligas la rapidecon, do la frapforton de la ĵetaĵo.
La propulsilo estis farata el ligno.
Tre ofte ĝi estis ornamita per gravuraĵoj.


La harpuno atingis la predon
Kiam la harpuno atingis la celitan beston, kiu estis marmamulo (foko, belugao, marelefanto, morso, narvalo…aŭ eĉ la terura blanka urso) la pinto trairis la felon, la haŭton, la grason kaj profunde penetris en la muskolojn. Tiam la kap-rimeno  tiris la pinton kiu pro la formo de kapo pivotis sur si mem kaj sin blokis inter la fibroj de la muskoloj. La pinto ne povis reeliri per la enira truo.
La reakirado de la harpuno
Tiam la korpo (aŭ la stango) de la harpuno disigis sin el la kapo kaj estis reakirita per sia propra rimeno.
La rolo de la flosilo
La harpunkapo posedis ankaŭ sian propran rimenon, ĉi tiu, je la alia ekstremaĵo estis ligita al flosilo lokigita sur la kajako malantaŭ la kajakisto. Kompreneble rimeno longa je pluraj metroj povis intermiksi sin kaj provoki malutilajn nodojn sed por eviti tion, la rimeno estis envolvita en ronda rimenujo similante al nesto lokiĝante sur la antaŭa kajaka ferdeko.
La morto de la ĉasita besto ne estis ĉiam tuja kaj surloka. La vundo de la pinto provokis hemoragion. La sangelveŝado rapide malfortigi la predon kiu tamen povis provi forfuĝadon. Tiam la flosilo ligita al la hapunkapo per la rimeno sekvis la vunditan beston. Eĉ se la marmamulo plonĝis, ĝi ne povis perdiĝi, la flosilo restis retrovebla.
Maltrafa hapunado
Kiam la ĉasisto maltrafis sian celon dank'al la rimenoj li povis tuj reakiri sian harpunon.
Trafa harpunado
La ĉasisto estis tre lerta kaj trafis sufiĉe ofte sian celon.
La plej kutima estis la foko sed li ankaŭ ĉasi la danĝeregan blankan urson. Laŭ la oportunaĵoj la predoj povis estis la narvaloj, la belugaoj kaj eĉ la balenoj.

La plej kutima dika predo de la kajakĉasito estis la foko.

La inuitoj per kajko ĉasis ankaŭ la teruran blankan urson kiu bonege naĝas.


Ni revenu je la momento ĵus post la trafinta harponado. Tuj post la ĵeto, la harponinto prenis la propulsilon en sian buŝon por liberigi sian manon kiu sen atendi devis liberigi la flosilon kiu estis ligata al la harpono per la rimedo. Tion farinte, la kajakisto metis la propulsilon en surferdekan ujon kaj reprenis sian pagajon per la du manoj por rapide persekuti la fuĝantan flosilon kaj predon.
La reakirado de la predo
Post la morto de la besto reakiri la materialon kaj la predo estis farota sen malfrui. Sed kajako ne povas porti dikan ŝargon, do la sola solvo por transporti la trofeon estis la trenflosado. Per sia formo la foko povas facile gliti en la akvo sen tro rezisti al la trenado. Sed antaŭ komenci la trenadon la besto devis esti preparita por flosi kun la naĝiloj en la aero. Por tion obteni la ĉasisto prenis la kapon de la foko sur la kajako kaj per karponeto por la birdoj li praktikis veran kirurgan operacion  por krei poŝon je la nivelo de la gorĝo. Disigante la haŭton el la muskoloj la poŝo estis ŝveligita per la buŝo kaj refermita per ŝtopilo tiam la foko flosis sur sia dorso. Por malpermesi al la naĝiloj bremsi la trenadon, ili estis ligitaj unu al la alian per rimeno. Tiel-ĉi la mortinta foko sen reziste sekvis la kajakon dum la returna navigado.
Ĉiuj tiuj detaloj de la ĉasado montras kiel la ĉasaj teknikoj estis ellaboritaj kaj kiomgrade la ĉasistoj devis esti korpe kaj intelekte lertaj.
La ingenieco de la kajako
Por montri la homan inĝeniecon kiu estas koncentrigita en la kajako oni ekiru el ĝia uzo por admiri la adaptadon de la ŝipeto al ĉi tiu uzado.
La inuitoj ĉasis foje marmamulojn tre dikajn.

Ĉe la narvaloj la "likorna" korno interesis la inuitoj pro ĝia fortikeco.


Ĉi tiu artikolo estas nur enkonduko al venonta artikolo kiu traktos pli precize la kajakon…
Daŭrigo…
http://esperantumado.blogspot.fr/2016/03/kajako-sekvo.html

NOTO : Por verki la artikolon , informoj estis trovitaj el diversaj muzeaj fontoj sed la plej fidinda fonto lokiĝas en la libro "La civilisation du phoque" Les carnets inédits de Paul-Émile Victor ISBN 2-200-37187-X
1 Octobre 1989, Relié, 311 pages

Aucun commentaire: