mardi 1 mars 2016

Intervujo

Temo de la intervjuoj :
« Kiel Esperanto-parolantoj elturniĝas en situacioj, kiam la vort-trezoro estas nesufiĉa aŭ nekontentiga. »

Mia vidpunkto :
La formulado de la temo antaŭ-supozas ke la vort-trezoro de esperanto ne estus sufiche riĉa.
Jen antaŭjuĝo tre ofte renkontata ĉe la ne-esperantistoj kiuj pensas ke artefarita lingvo povas esti nur trosimpleca, skemeca kaj nekompleta.
Evidentas ke por esperanto-komencanto kiu ekbalbutas la lingvon, la vortoj ne venas flue kaj aŭtomate.
La malfacilaĵo estas tiom pli malfacila ke ĝenerale komencas laborpenante per tradukado de sia denaska lingvo antaŭ sukcesi liberigi sin el ĉi tiu bremso de la penso.
Ek de la komenco de sia lernado la esperontotisto devas liberigi sin el sia(j) antaŭa(j) lingvo(j) kaj pensi rekte en Esperanto. Sen provi fari tiel ĉi oni neniam reale progresas kaj restas eterna komencanto.
Por esperantisto kiu sufiĉe lernis la lingvon kaj kutimas ĝin paroli la vortumado povas veni en sia menso pli rapide ol en sia gepatra lingvo.

Kompreneble se oni intencas trakti fakan temon, necesas studi sian aferon antaŭ alveni antaŭ publiko aŭ eldoni publikaĵon.
Serioza preparado de kunveno, kurso, ekzameno, prelego, diskurso, parolado estas necesa en ĉiuj lingvoj, Esperanto ne estas ekcepto.
La partoprenantoj devas kompreni la temon kaj informi sin pri ĝi en iu ajn lingvo, sen tio, oni ne povas plendi ke kunvenoj, la diskutoj, la prelegoj, la kursoj, restas senfruktaj babilaĵoj.

Revenanta al nia temo mi reformulas la eliran frazon :

— Kiel al mi, la problemo sin prezentas kiam mia propra vort-trezoro ne tuj donas la ĝustan vorton por esprimi ideon ? (…tio okazas ankaŭ ofte en mia denaska lingvo)

Unue mi provas trovi kunmetaĵon per la radikoj kiujn mi konas, tre ofte ĉi tiu serĉado donas taŭgan rezulton. (…kaj tion mi ne povas fari en mia franca lingvo)
Ni ne forgesu ke la kunmetado estas la fundamenta funkcio de la Internacia Lingvo.
Ni ĉiam konsciu ke la esperantista kunmetado estas potencega pumpilo por malŝveligi la vortarojn.
Tamen la kunmetado havas limojn. Foje la kreado de nova vorto povas naski nekompreneblajn aŭ malbonsonajn vortojn, oni devas atenti pri eŭfonio.
Neniam oni perdu la celon de sia esprimado : komuniki kun aliulo kaj faciligi al li la komprenon.

Nu kiam la kunmetado ne facile donacas solvon se mi ne povas uzi vortaron,
mi simple provas klarigas mian penson per unu aŭ eĉ pluraj frazoj.
Okazas eventuale ke miaj aŭskultantoj povas helpi min en la trovo de taŭga vorto…
Konversacio estas interŝanĝado de ideoj en kiuj la partoprenantoj povas sin helpi reciproke.
En diskuto, eĉ sen disputi, kie oni klarigas malsamajn opiniojn oni atendas malpli da komprenemo de siaj antaŭuloj…

Se oni preparas, ekzemple, prelegon.
Tiam oni povas preni la tempon por bone elekti la taŭgajn vortojn kaj dirmanierojn.
En la okazo oni povas uzi vortarojn kaj kontroli la precizan sencon de la vortoj.
La vortaroj konsistigas riĉegan kaj facile alireblan vort-trezoron.

La vortaroj kiujn mi uzas :
-Grand Dictionnaire Français Espéranto 1992 de Jacques Le Puil & Jean-Pierre Danvy France-Espéranto
-Dictionnaire Français-Espéranto Roger Léger André Albault
-La nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV de SAT eldono 2002
-https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio

FINO de mia preparado al ĉi tiu intevujo


Rememoro de la interŝangitaj mesaĝoj :
Saluton Mélanie,
Mi konfirmas ke via datpropono kaj la horo taŭgas por mi
« Mardon, la 8-an de Marto je la 10-a horo laŭ UTC
(tio estus laŭ mia kalkulo la 11-a horo matene por vi)»
Mi atendas viajn "teknikajn detalojn pri la babilejo".
Por mi, mia anonimeco ne multe gravas, mi kutimas respondeci pri miaj diroj…
Elkore el
Jean-Pierre Cavelan
(alias Yanpetro KAVLAN pentristo)

La 23an/02/2016 09:58, Mélanie Maradan skribis :
>
> Estimata,
> Koran dankon denove, ke vi plenigis mian formularon kaj akceptis partopreni al unu el miaj grup-intervjuoj!
>Mi planas mian sekvan grup-intervjuon je tiu ĉi dato kaj horo:
> Mardon, la 8-an de Marto je la 10-a horo laŭ UTC (tio estus laŭ mia kalkulo la 11-a horo matene por vi)
> Ĉu tio taŭgus por vi?
> Bonvolu sciigi min, ĉu tiu dato kaj horo konvenas por vi.
>Se ne, mi rekontaktos vin por partopreni alian grup-intervjuon en alia momento.
>Kiel jam dirite, la grup-intervjuo celos pli bonan komprenadon pri tio,
>kiel Esperanto-parolantoj elturniĝas en situacioj, kiam la vort-trezoro estas nesufiĉa aŭ nekontentiga.
>Ni renkontiĝos en grupo de ĉ. 5 ĝis 10 Esperanto-parolantoj.
>Invititaj estas divers-aĝaj Esperanto-parolantoj el pluraj landoj,
>kiuj verkas/verkis personan retejon aŭ blogon aŭ/kaj jam partoprenis pasintan studon de mi.
>La celo por mi kiel esploristo estas neŭtrale aŭdi plej diversajn spertojn kaj opiniojn lige
>al nia temo (la specifaj demandoj preciziĝos dum la intervjuo).
>Estos do neniuj ĝustaj aŭ malĝustaj respondoj, nur ĉies personaj travivaĵoj kaj
>vidpunktoj, kiuj ĉiuj samvaloras. Krome, por mi estos interese vidi,
> kiel partoprenantoj spontane reagas al la ideoj de aliuloj. Pro tio la intervjuo okazos grupe.
> Post via konfirmo pri la dato kaj horo, mi sendos al vi la teknikajn detalojn
>pri la babilejo kaj vian ne-veran nomon por garantii vian anonimecon.
> Se por iu ajn kialo vi decidas retiriĝi, bonvolu sciigi min kiel eble plej frue, ke vi ne partoprenos.
> Se vi havas demandojn antaŭ, dum aŭ post la intervjuo, mi estas je via dispono.
> Mi antaŭĝojas interŝanĝi ideojn kun vi kadre de la intervjuo!
> Kun elkoraj dankoj kaj salutoj,
> Mélanie
> Doktoriĝa studento Université de Genève/Universität Hildesheim
> http://www.unige.ch/traduction-interpretation/faculte/organisation/departements/dtim/membresTIM/maradan.html

Aucun commentaire: