Google+ Badge

lundi 25 juillet 2016

La reguloj de l’Arto

La reguloj de l’Arto

Kiam mi unuafoje legis la artikolon de Ernest Archdeacon « La proceso de l'Arto »,
mi reagis per « Reago al la artikolo la Proceso de l’Arto ».
Nun, mi dezirus reveni al la teksto de E.A. ĉar mi pensas ke mia unua reago povas
indukti la eraron ke mi aprobas ĉi tiun « La proceso de l'Arto ».
Tiom pli ke intertempe diskrete enketinta, mi surprizita ekkonscias,
ke multaj personoj, senpripense same opinias kiel Archdeacon.
Mi do devas precizigi mian opinion pri ĉi tiu artikolo :
L
a aŭtoro estas sincera sed li eraras.
Lia konviko estas, ni rememorigu lian tezon :
« 
…l'arto estas sonĝo, iluzio sen iu ajn realeco,
kaj uzado tute ne ŝatinda de la homa agemo. »
Sur kio apogis sin la polemikisto ?
Fakte, li havis nur unu solan argumenton kiu resumiĝas tiel ĉi :
«La taksado de l’arto estas subjektiva
Tio kion neniu povas kontesti.
Archdeacon aldonas : « La reguloj en arto ne ekzistas. »
Tie ĉi, mi opinias ke l'aserto falsas.
Sed lia plej frapokula eraro lokiĝas en lia konkludo :
…do « l'arto … estas uzado tute ne ŝatinda de la homa agemo.»
Aliiel direble :
L'arto malutilas al la homaro kiu devus nur kulti al ia diigota scienco.
Sed ĉi tiu deduktado estas tute ne logika kaj mi ĝin korektus tiel ĉi :
La taksado de l'arto estas subjektiva do la ĉefa utilileco de l'arto
povas lokiĝi en la rilatoj inter artisto kaj lia publiko.
Ĉi tiu publiko povas limigi sin al si mem, se la artista praktikado
povas helpi iun en la elportado de la vivo kaj de la mondo…
Revenu ni al la vorta kunmetado « La reguloj de l'Arto » kiun Archdeacon
rigardas kiel sensignifan.
La artoj, mi insiste asertas : Ĉiuj la artoj havas regulojn.
Estas vere, ĉi tiuj reguloj estas evoluemaj, ili neniam ĉesis sian ŝanĝadon laŭ la epokoj
kaj ili estas diversaj kaj propraj por ĉiuj kulturoj. 
Sed tio tute ne malpermesas al ili ekzisti.
Cetere, estas dank'al la posedo de kelkaj nocioj pri ĉi tiuj tempaj kaj lokaj regulojn
ke la spektanto povas senti emocion el la verkoj kiuj sin prezentas al li.
En ĉi tiuj reguloj, sendube tre multnombraj, mi distingas unuelan kiun mi rigardas kiel
universala, mi ĝin nomas Efikeco kiu povas resumiĝi tiel ĉi :
Obteni la maksimuman efekton per la rimedoj minimumaj.
Estas dank'al la kono de ĉi tiu regulo ke mi klasifikis Esperanton inter la plej grandaj ĉefverkoj de l'Arto. *
Sed mi ne volas malŝpari, nek oktetoj, nek paperon, nek tempon por demonstri la utilecon de l'arto en ĉiuj
ĝiaj formoj, kaj pri ĝiaj perversaj aspektoj mi jam parolis en mia unua artikolo « Reago al la Proceso de l’Arto »

* Mi aŭdas la kritikulon rebati « Sed lingvo ne estas arto. ».
Tamen estas tio kion iuj riproĉas al Esperanto « …esti artefarita ». 

Tio al kio mi respondas ke la propreco de artaĵo estas precize esti « artefarita » t.e. kreita kun arto.

Ĉi tiu artikolo sekvas ĉi-tiujn :


Aucun commentaire: